Philippe Van Parijs | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de majo 1951 (73-jaraĝa) en Bruselo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Oksfordo Katolika universitato de Loveno UCLouvain Saint-Louis – Bruxelles (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo ekonomikisto universitata instruisto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Filozofo ![]() | |||||
Okcidenta Filozofio Filozofio de la 20-a kaj 21-a jarcentoj | |||||
Noteblaj ideoj | Baza enspezo | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Philippe Van Parijs (naskiĝis la 23-an de majo 1951 en Bruselo) estas belga ekonomikisto kaj filozofo.
Li doktoriĝis en 1977 en Loveno pri sociaj sciencoj kaj en 1980 pri filozofio ĉe la Universitato de Oksfordo; krome li studis ekonomikon, juron, sociologion kaj lingvistikon. Li estis ĝis la emeritiĝo en 2016 ordinara profesoro de la universitato de Louvain-la-Neuve; krome li samtempe estis de 2004 ĝis 2010 gastprofesoro en Harvard kaj de 2011 ĝis 2015 gastprofesoro ĉe la universitato de Oksfordo[1]. Tutmondan konatecon li havas kiel defendanto de "baza enspezo" (minimuma garantiata enspezo por ĉiuj).
En 2001 li ricevis la premion Emile Francqui, la plej prestiĝan universitatan distingon de Belgio.
Li parolas la francan, nederlandan, anglan, germanan, italan, hispanan kaj portugalan lingvojn.